Tamila filmo

Tamila filmo (tamile கோலிவூட) estas la komuna nomo por ĉiuj produktataj en Barato tamillingvaj filmoj. La industrio pri produktado de tiuj filmoj baziĝas en la urbo Chennai (antaŭe konata kiel Madras), en la urboparto Kodambakkam: nomo de tiu urboparto iĝis la bazo por alia vaste uzata nomo de la tamila kinoindustrio — Kollywood (Kodambakkam + Hollywood).

En la jaro 2003 la tamila kinoindustrio iĝis la tria plej granda kinoproduktanto de Barato kun 151 filmoj produktitaj (155 en la telugua kaj 222 en la hindia).

Oni ekfilmis mutajn filmojn en Kollywood jam en la jaro 1916, en 1931 jam aperis la unua sonregistrita filmo. Laŭ pritakso de Manorama Yearbook 2000 pli ol 5 mil tamilaj filmoj estis produktitaj dum la 20-a jarcento.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search